La Asocio Helmholtz (germane Die Helmholtz-Gemeinschaft Deutscher Forschungszentren e. V, mallonge Helmholtz-Gemeinschaft, angle The Helmholtz Association of German Research Centres, mallonge: The Helmholtz Association) estas la plej granda scienca organizaĵo en Germanio kuniganta 19 sciencteknikajn esplorcentrojn, kaj institutoj-teknikaj kaj biologiaj-medicinaj. La Asocio Helmholtz de Germanaj Esplorcentroj estis establita en 1995 por formaligi ekzistantajn rilatojn inter kelkaj mondfamaj sendependaj esplorcentroj. La oficiala misio de la asocio estas "solvi la grandajn defiojn de scienco, socio kaj industrio ". La sciencistoj de la asocio do koncentriĝas pri kompleksaj sistemoj, kiuj influas la homan vivon kaj la medion. La asocio ricevis la nomon de la germana fiziologo kaj fizikisto Hermann von Helmholtz [1].
Aktuale en 2020, la jara buĝeto de la Asocio Helmholtz sumiĝas al 5 miliardoj da eŭroj . Du trionoj de ĉi tiu financado venas de publikaj sponsoroj (en proporcio de 1:9 inter federaciaj kaj ŝtataj aŭtoritatoj) kaj la individuaj Helmholtz-centroj mem respondecas pri 30% en la formo de kontraktofinancado disponigita fare de sponsoroj en la publikaj kaj privataj sektoroj. La kerna financado estas donita al la 19 aŭtonomiaj esplorcentroj de la Germana Ministerio pri Eduko kaj Esploro (BMBF), kiu ankaŭ taksas ilian efikecon laŭ la plej altaj internaciaj normoj. En 2020, la nombro da dungitoj pliiĝis al pli ol 42,000 kaj ĉi-jare proksimume 7,000 eksterlandaj sciencistoj laboris en la Helmholtz-centroj [1][2].
La Asocio Helmholtz estis rangigita 7-a en 2019 de Nature Index, kiu mezuras la plej grandajn kontribuantojn al artikoloj publikigitaj en 82 ĉefaj ĵurnaloj en la mondo. Ĝis 2020, tri el la esploristoj de la asocio gajnis la Nobel-premion, kvin gajnis la Leibniz-premion, kaj kvardek tri gajnis la Premio Erwin Schrödinger - la Sciencan Premion de la Asocio de Donacantoj (germane Stifterverband für die Deutsche Wissenschaft).
La Asocio Helmholtz estis rangita #6 en 2022 de la Natura Indekso, kiu mezuras la plej grandajn kontribuantojn al sciencaj publikaĵoj eldonitaj en 82 eminentaj revuoj [3][4][5].
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search